Sirio/Turkio: Senrajtaj rifuĝintoj

Jam atingis 15.000 la nombro da senrajtaj Siriaj rifuĝintoj en suda Turkio. Dume, pliaj forfuĝantoj provas atingi kaj trairi la turkan landlimon, kie troviĝas kampadejoj. La Sirianoj endanĝerigas siajn vivojn pro la ekzisto de minoj metitaj de la Siria armeo en la Turka landlimo. La delokintoj ene de Sirio estas jam 230.000. Kaj la drama situacio daŭre malpliboniĝas.

Prilaborita fonto: El País

Advertisements

Eŭropa Unio: Naŭ ŝtatoj kune por la Tobin-imposto

Laŭ la Germana ĵurnalo Süddeutsche Zeitung: “pluraj landoj de Eŭropa Unio volas meti impostojn sur financajn transakciojn”. La gazeto sciigas, ke la financaj ministroj de naŭ landoj Germanio, Francio, Hispanio, Aŭstrio, Belgio, Suomio, Portugalio, Grekio kaj Italio petis en komuna letero al la Dana prezidento de EU “superi ĉiujn obstaklojn” por apliki la Tobin-imposton antaŭ julio 2012. Laŭ la ministroj ĉi tiu paŝo estas tre grava por garantii justan kontribuon de la financa sektoro al la kostoj de la financa krizo. Fakte la Eŭropa Komisiono jam antaŭe, diras la gazeto, proponis imposton sur akciaj interŝanĝoj, derivitaj produktaĵoj kaj aliaj financaj produktaĵoj la pasintan septembron, sed Unuiĝinta Regno (UR) kaj Svedio rifuzis ĝin. Laŭ la Eŭropaj traktatoj necesas nur naŭ kunaj ŝtatoj por atingi interkonsenton, do, treeble, la Tobin-imposto enkondukiĝos.

Prilaborita fonto:  presseurop.eu


Aŭstrio/Bolivio: Evo Morales pledas por la konsumado de kokaino

La Bolivia prezidento, Evo Morales, hieraŭ lunde en Vieno admonis la kontraŭnarkotaĵan komisionon de Uniĝintaj Nacioj (UN) apogi lian kampanjon por legalizi la maĉadon de kokainaj folioj kaj la kokainan kultivadon en Bolivio nur por tradicia uzado. Samtempe, en la Paco, Bolivia ĉefurbo, kaj en aliaj lokoj, kunvenis grupoj da kamparanoj, kiuj ekmaĉis kokainajn foliojn subtene de sia prezidento. Bolivio antaŭ unu jaro ne plu subskribis la interkonsenton de la kontraŭnarkotaĵa komisiono de UN ĉar ĝi konsideras, ke simplaj kokainaj folioj ne estas narkotaĵo.

Bilda fonto: Vikipedio

Prilaborita fonto: Diario popular


Francio: Turnopunkto pri la Eŭropaj iniciatoj por protektado kaj administrado de la akvo

Reprezentantoj de Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj kunvenas Marsejle en la 6a Tutmonda Akva Forumo por debati pri la venkotaj malfacilaĵoj kaj trovi novajn manierojn alfronti la uzadon kaj protektadon de la akvo en Eŭropo kaj alie.

Depost 2000, Eŭropa Unio (EU) endevigis sin atingi la Jarmilan Disvolviĝan Celon  (JDC), “Millenium Development Goal”), tio estas, faciligi la alireblon al sana kaj trinkebla akvo. En 2012, oni celebras la 10an datrevenon de la Eŭropa iniciato por la akvo tiucele lanĉita en 2002. De tiam, 32 milionoj da homoj profitis el Eŭropaj agadoj akvorilataj kaj oni atingis la unuan DCJ-on en 2010. Tamen, multo ankoraŭ farendas kaj Eŭropa Unio sekve intensigos siajn klopodojn por starigi alireblajn akvoservojn. Andris Pielbags, Eŭropa Komisionano por la Kunlaborado kaj la Disvolviĝo deklaris, ke “nun tempas por ŝangi rapidumon (…)”. Atendante la Rioan Konferencon +20, la ĉijara eldono de la Eŭropa Raporto pri Disvolviĝo fokusiĝas pri la administrado de la akvo, energioj kaj grundo por inkluziva kaj daŭra kresko. La kunlaborado estas ŝlosila por adaptiĝo al la frapoj de la klimata ŝanĝiĝo, ĉar ĉi tiu plifortigas kaj plioftigas diskutojn pri akvo kaj akvoservoj en Eŭropo kaj alie. La akvo ne haltas en la landlimoj. Do, oni bezonas kunlaboradon por certiĝi pri la taŭga administrado kaj protektado de akvaj rimedoj en translimaj riveroj. 2012 ankaŭ estos la 20a datreveno de la ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo (EKUNE), kunveno pri la protektado kaj uzado de translimaj riveroj kaj internaciaj lakoj. Ĉi tiu leĝa ilo plifaciligis la transliman kunlaboradon pri la akvo en la tuta Eŭropo de 1992. Okaze de la 6a Akva Forumo, Andrej Vasiljev, estrara sekretario de EKUNE, esprimis sian deziron, ke la kunveno estu pli internacieca en 2012, dank’al multnombraj novaj landoj aliĝintaj post la malfermo al ne-Eŭropaj landoj en 2003. Kunlaborado kondukas al flua solidareco kaj kontribuas al plibonigita kaj pli justa administrado de la akvo en translimaj riverbasenoj.

Pliaj tiurilataj sciigoj: Akva Mandato de Unuiĝintaj Nacioj (UN)


Usono: Aidoso en nigraj virinoj

Laŭ la Usona Centro pri kontrolo de Malsanoj (CDC) la Homa-imuno-nesufiĉestiga viruso (HIV) atingis en Usonaj nigraj virinoj indicon kompareblan (0,24%) al tiu de Afrikaj landoj -kiel la Demokratia Respubliko Kongo (0,28%) aŭ Kenio (0,53%). La kazoj trafas virinojn de ĉefe dek urboj -inter ili Baltimoro, Novjorko kaj Vaŝingtono. La esploro inkluzivis 2.099 virinojn aĝajn inter 18 kaj 44. La precipaj kaŭzoj de tiu epidemio estas malriĉeco, senlaboreco, endanĝerigiteco (drogoj, murdoj, ktp); kaj sekve, manko da tempo kaj mono (en lando sen publikaj sanservoj) por viziti la kuraciston. Diabla spiralo de senvoĉaj virinoj.

Bilda fonto: The Isis Project

Prilaborita fonto: El País


Japanio: Preĝado kaj silento post unu jaro

La 11an de marto, Japanoj preĝadis kaj silentis por rememori la amasan tertremon kaj la cunamon, kiuj frapis la landon antaŭ unu jaro kaj rezultigis la plej malbonan okazintaĵon rilatan al la nuklea energio de antaŭ dudek kvin jaroj. En la ruinigita marborda urbo Rikuzentakato eksonis sonorilo je la 14:46 – la saman horon kiam precize antaŭ unu jaro la tertremo je magnitudo 9.0 ekfrapis. Budhisma monaĥo sonigis sonorilon en damaĝita templo rigardanta dezertan zonon, kie antaŭe troviĝis multaj domoj. Samtempe, en la urbeto Onagaŭo homoj kunigis siajn manojn kaj ekpreĝis. La Japanaj imperiestro, Akihito, kaj la registaro staradis silente en la Tokia nacia teatrejo. Poste ĉefministro, Yoŝikhiko Noda, en parolado promesis rekonstrui la trafitan zonon. Tamen, imperiestro Akihito remarkis, ke la malpoluado de la lando ĉirkaŭanta la centralon iĝas ege malfacila.

Antaŭ unu jaro, la malvarmiga sistemo de la atomkerna centralo de Fukuŝimo fiaskis, tri reaktoroj fandiĝis kaj radiado estis disĵetita en la aeron. Rezulte ekestis katastrofo: 100.000 homoj estis devigataj forfuĝi kaj ekloĝi kun familianoj aŭ alie kaj dudekkilometra zono daŭre restas nealirebla. La oficiala nombro da pereinto estas ĉirkaŭ 20.000 sed la longdaŭra efekto de la disradiado tutcerte kaŭzos la pereon de multaj homoj (en Japanio, Usono, kaj aliaj landoj proksimaj).

Bilda fonto: Reuters

Prilaborita fonto:  News on Japan


Sirio: La reĝimo de Al Asad murdas pliajn kvardek sep homojn

La urbo Oms, ĉefa loko de la ribelintoj kontraŭ la reĝimo de Baĉar Al Asad, estis la scenejo de nova sanga amasbuĉado. Laŭ raportoj de la lokaj Koordigaj Komitatoj, oni trovis kvardek sep kadavrojn (plimulte, de virinoj kaj infanoj) kiuj estis murditaj de soldatoj kaj fideluloj de la oficiala registaro. “Post kvarsemajna bombardado la registaro reprenis la ribelan urbon kaj efektivigis domajn traserĉojn por trovi la ribelajn aktivulojn. La soldatoj havis liberon por prirabi loĝejojn kaj vendejojn” -raportas opoziciano. Laŭ la Siria registaro “la buĉado estis farita de terorismaj bandoj”. Siaflanke, la Siria Nacia Konsilio, precipa enekzila organizaĵo postulis urĝan kunvokadon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por pritrakti ĉi tiun amasmurdadon kaj ĉesigi perfortajn reprezaliojn.

Bilda fonto: AFP

Prilaborita fonto: El País