Sirio/Turkio: Senrajtaj rifuĝintoj

Jam atingis 15.000 la nombro da senrajtaj Siriaj rifuĝintoj en suda Turkio. Dume, pliaj forfuĝantoj provas atingi kaj trairi la turkan landlimon, kie troviĝas kampadejoj. La Sirianoj endanĝerigas siajn vivojn pro la ekzisto de minoj metitaj de la Siria armeo en la Turka landlimo. La delokintoj ene de Sirio estas jam 230.000. Kaj la drama situacio daŭre malpliboniĝas.

Prilaborita fonto: El País

Advertisements

Usono: Aidoso en nigraj virinoj

Laŭ la Usona Centro pri kontrolo de Malsanoj (CDC) la Homa-imuno-nesufiĉestiga viruso (HIV) atingis en Usonaj nigraj virinoj indicon kompareblan (0,24%) al tiu de Afrikaj landoj -kiel la Demokratia Respubliko Kongo (0,28%) aŭ Kenio (0,53%). La kazoj trafas virinojn de ĉefe dek urboj -inter ili Baltimoro, Novjorko kaj Vaŝingtono. La esploro inkluzivis 2.099 virinojn aĝajn inter 18 kaj 44. La precipaj kaŭzoj de tiu epidemio estas malriĉeco, senlaboreco, endanĝerigiteco (drogoj, murdoj, ktp); kaj sekve, manko da tempo kaj mono (en lando sen publikaj sanservoj) por viziti la kuraciston. Diabla spiralo de senvoĉaj virinoj.

Bilda fonto: The Isis Project

Prilaborita fonto: El País


Sirio: La reĝimo de Al Asad murdas pliajn kvardek sep homojn

La urbo Oms, ĉefa loko de la ribelintoj kontraŭ la reĝimo de Baĉar Al Asad, estis la scenejo de nova sanga amasbuĉado. Laŭ raportoj de la lokaj Koordigaj Komitatoj, oni trovis kvardek sep kadavrojn (plimulte, de virinoj kaj infanoj) kiuj estis murditaj de soldatoj kaj fideluloj de la oficiala registaro. “Post kvarsemajna bombardado la registaro reprenis la ribelan urbon kaj efektivigis domajn traserĉojn por trovi la ribelajn aktivulojn. La soldatoj havis liberon por prirabi loĝejojn kaj vendejojn” -raportas opoziciano. Laŭ la Siria registaro “la buĉado estis farita de terorismaj bandoj”. Siaflanke, la Siria Nacia Konsilio, precipa enekzila organizaĵo postulis urĝan kunvokadon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por pritrakti ĉi tiun amasmurdadon kaj ĉesigi perfortajn reprezaliojn.

Bilda fonto: AFP

Prilaborita fonto: El País


Ugando, Sudano: Kony 2012

Kony 2012 estas amaskomunikila kampanjo lanĉita de la NRO “Invisible Children” (“Nevideblaj Infanoj”) ĉefe en sociaj retejoj. Joseph Kony estas estro de la “Lord’s Resistance Army” (“Rezista Armeo de Dio”), speco de militantaro kiu devenis el norda Ugando kaj komence miksis fundamentismajn kristanajn ideojn kun politikaj streboj al la justeco. En ĝia ribelo kontraŭ la Uganda registaro, kiu ekis en 1987 la RAD fakiĝis pri la rabado de infanoj, kiujn ĝi devigis fariĝi soldatoj aŭ servistoj. La knabinoj devis deĵori kiel seksaj sklavinoj aŭ iĝi edzinoj de la grupanoj. Estas ene de la RAD infanoj kiuj devas mortigi aliajn infanojn aŭ ties familianojn por pli facile fremdigi kaj direkti ilin. Krome, en siaj atakoj la RAD kutime tranĉas la lipojn, orelojn, nazojn de siaj viktimoj por teruri la lokan loĝantaron. Nuntempe, laŭreporte, ili agadas precipe en Sudano.


Gazao: La Izraela armeo mortigas dek Palestinanojn

Perforta epizodo en Gazao. Aviadilaj atakoj Izraelaj pereigis dek militantojn en la Gazaa strio, dum ĉi tiuj ĵetis tridek rakedojn sur la Izraelan teritorion. Temas pri la plej serioza okazintaĵo depost kelkaj monatoj. Per la unua atako la Izraelanoj trafis aŭton en kiu veturis du Palestinaj popolgvidantoj (temis pri reprezalio pro la ĵetado de du rakedoj el Gazao). Izraelo realigis dumnokte du aliajn aerajn atakojn, kiuj kaŭzis la morton de ok militantoj (la rakedoj ĵetitaj de la palestinaj militantoj fakte vundis tri civilulojn -unu el ili estas en serioza stato).

Prilaborita fonto: The New York Times