Eŭropa Unio: Naŭ ŝtatoj kune por la Tobin-imposto

Laŭ la Germana ĵurnalo Süddeutsche Zeitung: “pluraj landoj de Eŭropa Unio volas meti impostojn sur financajn transakciojn”. La gazeto sciigas, ke la financaj ministroj de naŭ landoj Germanio, Francio, Hispanio, Aŭstrio, Belgio, Suomio, Portugalio, Grekio kaj Italio petis en komuna letero al la Dana prezidento de EU “superi ĉiujn obstaklojn” por apliki la Tobin-imposton antaŭ julio 2012. Laŭ la ministroj ĉi tiu paŝo estas tre grava por garantii justan kontribuon de la financa sektoro al la kostoj de la financa krizo. Fakte la Eŭropa Komisiono jam antaŭe, diras la gazeto, proponis imposton sur akciaj interŝanĝoj, derivitaj produktaĵoj kaj aliaj financaj produktaĵoj la pasintan septembron, sed Unuiĝinta Regno (UR) kaj Svedio rifuzis ĝin. Laŭ la Eŭropaj traktatoj necesas nur naŭ kunaj ŝtatoj por atingi interkonsenton, do, treeble, la Tobin-imposto enkondukiĝos.

Prilaborita fonto:  presseurop.eu


Aŭstrio/Bolivio: Evo Morales pledas por la konsumado de kokaino

La Bolivia prezidento, Evo Morales, hieraŭ lunde en Vieno admonis la kontraŭnarkotaĵan komisionon de Uniĝintaj Nacioj (UN) apogi lian kampanjon por legalizi la maĉadon de kokainaj folioj kaj la kokainan kultivadon en Bolivio nur por tradicia uzado. Samtempe, en la Paco, Bolivia ĉefurbo, kaj en aliaj lokoj, kunvenis grupoj da kamparanoj, kiuj ekmaĉis kokainajn foliojn subtene de sia prezidento. Bolivio antaŭ unu jaro ne plu subskribis la interkonsenton de la kontraŭnarkotaĵa komisiono de UN ĉar ĝi konsideras, ke simplaj kokainaj folioj ne estas narkotaĵo.

Bilda fonto: Vikipedio

Prilaborita fonto: Diario popular


Francio: Turnopunkto pri la Eŭropaj iniciatoj por protektado kaj administrado de la akvo

Reprezentantoj de Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj kunvenas Marsejle en la 6a Tutmonda Akva Forumo por debati pri la venkotaj malfacilaĵoj kaj trovi novajn manierojn alfronti la uzadon kaj protektadon de la akvo en Eŭropo kaj alie.

Depost 2000, Eŭropa Unio (EU) endevigis sin atingi la Jarmilan Disvolviĝan Celon  (JDC), “Millenium Development Goal”), tio estas, faciligi la alireblon al sana kaj trinkebla akvo. En 2012, oni celebras la 10an datrevenon de la Eŭropa iniciato por la akvo tiucele lanĉita en 2002. De tiam, 32 milionoj da homoj profitis el Eŭropaj agadoj akvorilataj kaj oni atingis la unuan DCJ-on en 2010. Tamen, multo ankoraŭ farendas kaj Eŭropa Unio sekve intensigos siajn klopodojn por starigi alireblajn akvoservojn. Andris Pielbags, Eŭropa Komisionano por la Kunlaborado kaj la Disvolviĝo deklaris, ke “nun tempas por ŝangi rapidumon (…)”. Atendante la Rioan Konferencon +20, la ĉijara eldono de la Eŭropa Raporto pri Disvolviĝo fokusiĝas pri la administrado de la akvo, energioj kaj grundo por inkluziva kaj daŭra kresko. La kunlaborado estas ŝlosila por adaptiĝo al la frapoj de la klimata ŝanĝiĝo, ĉar ĉi tiu plifortigas kaj plioftigas diskutojn pri akvo kaj akvoservoj en Eŭropo kaj alie. La akvo ne haltas en la landlimoj. Do, oni bezonas kunlaboradon por certiĝi pri la taŭga administrado kaj protektado de akvaj rimedoj en translimaj riveroj. 2012 ankaŭ estos la 20a datreveno de la ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo (EKUNE), kunveno pri la protektado kaj uzado de translimaj riveroj kaj internaciaj lakoj. Ĉi tiu leĝa ilo plifaciligis la transliman kunlaboradon pri la akvo en la tuta Eŭropo de 1992. Okaze de la 6a Akva Forumo, Andrej Vasiljev, estrara sekretario de EKUNE, esprimis sian deziron, ke la kunveno estu pli internacieca en 2012, dank’al multnombraj novaj landoj aliĝintaj post la malfermo al ne-Eŭropaj landoj en 2003. Kunlaborado kondukas al flua solidareco kaj kontribuas al plibonigita kaj pli justa administrado de la akvo en translimaj riverbasenoj.

Pliaj tiurilataj sciigoj: Akva Mandato de Unuiĝintaj Nacioj (UN)


Francio: La Ŝengena Traktato reviziendas laŭ la Franca prezidento

La Franca prezidento, Nicolas Sarkozy (de la konservativa partio UPM -“Union pour un mouvement populaire” – Unio por popola movado), kiu troviĝas en re-elekta kampanjo (la unuaronda balotado okazos la 22an de aprilo), diris en politika kuniĝo antaŭ riĉaj parizaj adeptoj, ke la t. d. Interkonsento aŭ Traktato de Ŝengeno (Schengen) devus esti rekonsiderata kaj refundata. Li laŭlitere elparolis:  “La Interkonsento de Ŝengeno ne plu povas respondi al la seriozeco de la situacio. Oni devas revizii ĝin. Oni devas startigi strukturan reformon, same kiel oni faris por la eŭro. Oni ne povas lasi la kontrolon de la enmigrado en la manoj de teknokratiistoj kaj kortumoj. Ni bezonas registarajn politikojn same kiel nun estas registaro por la eŭrozono”. Li eĉ minacis suspendi la francan partoprenon en la Interkonsento “se ne estas grava antaŭeniro tiudirekte post 12 monatoj… ĝis kiam la intertraktado estos finita”. Fakte la Interkonsento Ŝengeno estis subskribita la 14an de Junio 1985 proksime de la urbeto Ŝengeno en Luksemburgo kaj ĝi ebligas migrantojn vojaĝi tra la 25 eŭropaj landoj subskribintaj la Traktaton. Nicolas Sarkozy volas per tiaj “malmolaj” vortoj akiri la voĉojn de la homoj, kiuj nun preferas la ekstremdekstran partion FN (“Front National” -Nacia Frunto) aŭ la Socialisman Partion.

Bilda fonto: UMP ttt-ejo

Prilaborita fonto: Le Monde


Italio: Granda vortaro de la Friula

Oni prezentis en Udino (Italio) la novan grandan dulingvan Vortaron Italan-Friulan en ses volumoj. La granda leksikono enhavas 62.000 Italajn kapvortojn kaj 63.500 Friulajn kapvortojn kaj estas la ido de la unua Itala-Friula vortaro de fine de 1800, verkita de Giulio Andrea Pirona. La grandioza vortaro estas la frukto de la dekjara kunlaboro inter la Udina Universitato, la Filologia societo, la Konsorcio de Friulaj universitatoj, la Instituto Ladina-Friula, la Ligo de Friulaj Verkistoj, i.a. Ĉi tiu verko reprezentas novan okazon por tiu lingvo parolata en nordorienta Italio. Oni povas konsulti ĝin ankaŭ rete: http://www.cfl2000.net/

Itala Friula Vortaro


Hispanio: Gravaj manifestacioj kontraŭ la lastaj registaraj paŝoj

Manifestaciantaj homamasoj hodiaŭ okupis la stratojn de la ĉefurbo, Madrido, kaj tiujn de la plej grandaj urboj en Hispanio por protesti kontraŭ la labora reformado efektivigita de la dekstrema registaro de la PP (“Partido Popular”, Popola Partio) sen la konsento de la sindikatoj. Multnombraj laboristoj kredas, ke demarŝoj plifaciligantaj nur maldungon -forigante publikan monhelpon- ne stimulas la kreadon de laborpostenoj en la privata sektoro, sed ili ja endanĝerigas la salajrulajn rajtojn kaj favoras socian nestabilecon.
La hodiaŭaj protestoj estis provo por la ĝenerala striko okazonta la 29an de Marto 2012. La diferenco ĉe la nombro da manifestaciintoj estis tre granda laŭ la fontoj (sindikataj organizintoj aŭ policaj instancoj).

Bilda fonto: Reuters

Prilaborita fonto: El País


La Eŭropa ekonomio malkreskas

Estas evidenta fakto ke per la demarŝoj faritaj de la ĉefaj eŭropaj registaroj la eŭropa ekonomia estas malpliiĝanta.