Aŭstrio/Bolivio: Evo Morales pledas por la konsumado de kokaino

La Bolivia prezidento, Evo Morales, hieraŭ lunde en Vieno admonis la kontraŭnarkotaĵan komisionon de Uniĝintaj Nacioj (UN) apogi lian kampanjon por legalizi la maĉadon de kokainaj folioj kaj la kokainan kultivadon en Bolivio nur por tradicia uzado. Samtempe, en la Paco, Bolivia ĉefurbo, kaj en aliaj lokoj, kunvenis grupoj da kamparanoj, kiuj ekmaĉis kokainajn foliojn subtene de sia prezidento. Bolivio antaŭ unu jaro ne plu subskribis la interkonsenton de la kontraŭnarkotaĵa komisiono de UN ĉar ĝi konsideras, ke simplaj kokainaj folioj ne estas narkotaĵo.

Bilda fonto: Vikipedio

Prilaborita fonto: Diario popular