Francio: Turnopunkto pri la Eŭropaj iniciatoj por protektado kaj administrado de la akvo

Reprezentantoj de Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj kunvenas Marsejle en la 6a Tutmonda Akva Forumo por debati pri la venkotaj malfacilaĵoj kaj trovi novajn manierojn alfronti la uzadon kaj protektadon de la akvo en Eŭropo kaj alie.

Depost 2000, Eŭropa Unio (EU) endevigis sin atingi la Jarmilan Disvolviĝan Celon  (JDC), “Millenium Development Goal”), tio estas, faciligi la alireblon al sana kaj trinkebla akvo. En 2012, oni celebras la 10an datrevenon de la Eŭropa iniciato por la akvo tiucele lanĉita en 2002. De tiam, 32 milionoj da homoj profitis el Eŭropaj agadoj akvorilataj kaj oni atingis la unuan DCJ-on en 2010. Tamen, multo ankoraŭ farendas kaj Eŭropa Unio sekve intensigos siajn klopodojn por starigi alireblajn akvoservojn. Andris Pielbags, Eŭropa Komisionano por la Kunlaborado kaj la Disvolviĝo deklaris, ke “nun tempas por ŝangi rapidumon (…)”. Atendante la Rioan Konferencon +20, la ĉijara eldono de la Eŭropa Raporto pri Disvolviĝo fokusiĝas pri la administrado de la akvo, energioj kaj grundo por inkluziva kaj daŭra kresko. La kunlaborado estas ŝlosila por adaptiĝo al la frapoj de la klimata ŝanĝiĝo, ĉar ĉi tiu plifortigas kaj plioftigas diskutojn pri akvo kaj akvoservoj en Eŭropo kaj alie. La akvo ne haltas en la landlimoj. Do, oni bezonas kunlaboradon por certiĝi pri la taŭga administrado kaj protektado de akvaj rimedoj en translimaj riveroj. 2012 ankaŭ estos la 20a datreveno de la ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo (EKUNE), kunveno pri la protektado kaj uzado de translimaj riveroj kaj internaciaj lakoj. Ĉi tiu leĝa ilo plifaciligis la transliman kunlaboradon pri la akvo en la tuta Eŭropo de 1992. Okaze de la 6a Akva Forumo, Andrej Vasiljev, estrara sekretario de EKUNE, esprimis sian deziron, ke la kunveno estu pli internacieca en 2012, dank’al multnombraj novaj landoj aliĝintaj post la malfermo al ne-Eŭropaj landoj en 2003. Kunlaborado kondukas al flua solidareco kaj kontribuas al plibonigita kaj pli justa administrado de la akvo en translimaj riverbasenoj.

Pliaj tiurilataj sciigoj: Akva Mandato de Unuiĝintaj Nacioj (UN)


Ugando, Sudano: Kony 2012

Kony 2012 estas amaskomunikila kampanjo lanĉita de la NRO “Invisible Children” (“Nevideblaj Infanoj”) ĉefe en sociaj retejoj. Joseph Kony estas estro de la “Lord’s Resistance Army” (“Rezista Armeo de Dio”), speco de militantaro kiu devenis el norda Ugando kaj komence miksis fundamentismajn kristanajn ideojn kun politikaj streboj al la justeco. En ĝia ribelo kontraŭ la Uganda registaro, kiu ekis en 1987 la RAD fakiĝis pri la rabado de infanoj, kiujn ĝi devigis fariĝi soldatoj aŭ servistoj. La knabinoj devis deĵori kiel seksaj sklavinoj aŭ iĝi edzinoj de la grupanoj. Estas ene de la RAD infanoj kiuj devas mortigi aliajn infanojn aŭ ties familianojn por pli facile fremdigi kaj direkti ilin. Krome, en siaj atakoj la RAD kutime tranĉas la lipojn, orelojn, nazojn de siaj viktimoj por teruri la lokan loĝantaron. Nuntempe, laŭreporte, ili agadas precipe en Sudano.