Aŭstrio/Bolivio: Evo Morales pledas por la konsumado de kokaino

La Bolivia prezidento, Evo Morales, hieraŭ lunde en Vieno admonis la kontraŭnarkotaĵan komisionon de Uniĝintaj Nacioj (UN) apogi lian kampanjon por legalizi la maĉadon de kokainaj folioj kaj la kokainan kultivadon en Bolivio nur por tradicia uzado. Samtempe, en la Paco, Bolivia ĉefurbo, kaj en aliaj lokoj, kunvenis grupoj da kamparanoj, kiuj ekmaĉis kokainajn foliojn subtene de sia prezidento. Bolivio antaŭ unu jaro ne plu subskribis la interkonsenton de la kontraŭnarkotaĵa komisiono de UN ĉar ĝi konsideras, ke simplaj kokainaj folioj ne estas narkotaĵo.

Bilda fonto: Vikipedio

Prilaborita fonto: Diario popular


Francio: Turnopunkto pri la Eŭropaj iniciatoj por protektado kaj administrado de la akvo

Reprezentantoj de Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj kunvenas Marsejle en la 6a Tutmonda Akva Forumo por debati pri la venkotaj malfacilaĵoj kaj trovi novajn manierojn alfronti la uzadon kaj protektadon de la akvo en Eŭropo kaj alie.

Depost 2000, Eŭropa Unio (EU) endevigis sin atingi la Jarmilan Disvolviĝan Celon  (JDC), “Millenium Development Goal”), tio estas, faciligi la alireblon al sana kaj trinkebla akvo. En 2012, oni celebras la 10an datrevenon de la Eŭropa iniciato por la akvo tiucele lanĉita en 2002. De tiam, 32 milionoj da homoj profitis el Eŭropaj agadoj akvorilataj kaj oni atingis la unuan DCJ-on en 2010. Tamen, multo ankoraŭ farendas kaj Eŭropa Unio sekve intensigos siajn klopodojn por starigi alireblajn akvoservojn. Andris Pielbags, Eŭropa Komisionano por la Kunlaborado kaj la Disvolviĝo deklaris, ke “nun tempas por ŝangi rapidumon (…)”. Atendante la Rioan Konferencon +20, la ĉijara eldono de la Eŭropa Raporto pri Disvolviĝo fokusiĝas pri la administrado de la akvo, energioj kaj grundo por inkluziva kaj daŭra kresko. La kunlaborado estas ŝlosila por adaptiĝo al la frapoj de la klimata ŝanĝiĝo, ĉar ĉi tiu plifortigas kaj plioftigas diskutojn pri akvo kaj akvoservoj en Eŭropo kaj alie. La akvo ne haltas en la landlimoj. Do, oni bezonas kunlaboradon por certiĝi pri la taŭga administrado kaj protektado de akvaj rimedoj en translimaj riveroj. 2012 ankaŭ estos la 20a datreveno de la ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo (EKUNE), kunveno pri la protektado kaj uzado de translimaj riveroj kaj internaciaj lakoj. Ĉi tiu leĝa ilo plifaciligis la transliman kunlaboradon pri la akvo en la tuta Eŭropo de 1992. Okaze de la 6a Akva Forumo, Andrej Vasiljev, estrara sekretario de EKUNE, esprimis sian deziron, ke la kunveno estu pli internacieca en 2012, dank’al multnombraj novaj landoj aliĝintaj post la malfermo al ne-Eŭropaj landoj en 2003. Kunlaborado kondukas al flua solidareco kaj kontribuas al plibonigita kaj pli justa administrado de la akvo en translimaj riverbasenoj.

Pliaj tiurilataj sciigoj: Akva Mandato de Unuiĝintaj Nacioj (UN)


Usono: Aidoso en nigraj virinoj

Laŭ la Usona Centro pri kontrolo de Malsanoj (CDC) la Homa-imuno-nesufiĉestiga viruso (HIV) atingis en Usonaj nigraj virinoj indicon kompareblan (0,24%) al tiu de Afrikaj landoj -kiel la Demokratia Respubliko Kongo (0,28%) aŭ Kenio (0,53%). La kazoj trafas virinojn de ĉefe dek urboj -inter ili Baltimoro, Novjorko kaj Vaŝingtono. La esploro inkluzivis 2.099 virinojn aĝajn inter 18 kaj 44. La precipaj kaŭzoj de tiu epidemio estas malriĉeco, senlaboreco, endanĝerigiteco (drogoj, murdoj, ktp); kaj sekve, manko da tempo kaj mono (en lando sen publikaj sanservoj) por viziti la kuraciston. Diabla spiralo de senvoĉaj virinoj.

Bilda fonto: The Isis Project

Prilaborita fonto: El País