Francio: La Ŝengena Traktato reviziendas laŭ la Franca prezidento

La Franca prezidento, Nicolas Sarkozy (de la konservativa partio UPM -“Union pour un mouvement populaire” – Unio por popola movado), kiu troviĝas en re-elekta kampanjo (la unuaronda balotado okazos la 22an de aprilo), diris en politika kuniĝo antaŭ riĉaj parizaj adeptoj, ke la t. d. Interkonsento aŭ Traktato de Ŝengeno (Schengen) devus esti rekonsiderata kaj refundata. Li laŭlitere elparolis:  “La Interkonsento de Ŝengeno ne plu povas respondi al la seriozeco de la situacio. Oni devas revizii ĝin. Oni devas startigi strukturan reformon, same kiel oni faris por la eŭro. Oni ne povas lasi la kontrolon de la enmigrado en la manoj de teknokratiistoj kaj kortumoj. Ni bezonas registarajn politikojn same kiel nun estas registaro por la eŭrozono”. Li eĉ minacis suspendi la francan partoprenon en la Interkonsento “se ne estas grava antaŭeniro tiudirekte post 12 monatoj… ĝis kiam la intertraktado estos finita”. Fakte la Interkonsento Ŝengeno estis subskribita la 14an de Junio 1985 proksime de la urbeto Ŝengeno en Luksemburgo kaj ĝi ebligas migrantojn vojaĝi tra la 25 eŭropaj landoj subskribintaj la Traktaton. Nicolas Sarkozy volas per tiaj “malmolaj” vortoj akiri la voĉojn de la homoj, kiuj nun preferas la ekstremdekstran partion FN (“Front National” -Nacia Frunto) aŭ la Socialisman Partion.

Bilda fonto: UMP ttt-ejo

Prilaborita fonto: Le Monde


Italio: Granda vortaro de la Friula

Oni prezentis en Udino (Italio) la novan grandan dulingvan Vortaron Italan-Friulan en ses volumoj. La granda leksikono enhavas 62.000 Italajn kapvortojn kaj 63.500 Friulajn kapvortojn kaj estas la ido de la unua Itala-Friula vortaro de fine de 1800, verkita de Giulio Andrea Pirona. La grandioza vortaro estas la frukto de la dekjara kunlaboro inter la Udina Universitato, la Filologia societo, la Konsorcio de Friulaj universitatoj, la Instituto Ladina-Friula, la Ligo de Friulaj Verkistoj, i.a. Ĉi tiu verko reprezentas novan okazon por tiu lingvo parolata en nordorienta Italio. Oni povas konsulti ĝin ankaŭ rete: http://www.cfl2000.net/

Itala Friula Vortaro


Hispanio: Gravaj manifestacioj kontraŭ la lastaj registaraj paŝoj

Manifestaciantaj homamasoj hodiaŭ okupis la stratojn de la ĉefurbo, Madrido, kaj tiujn de la plej grandaj urboj en Hispanio por protesti kontraŭ la labora reformado efektivigita de la dekstrema registaro de la PP (“Partido Popular”, Popola Partio) sen la konsento de la sindikatoj. Multnombraj laboristoj kredas, ke demarŝoj plifaciligantaj nur maldungon -forigante publikan monhelpon- ne stimulas la kreadon de laborpostenoj en la privata sektoro, sed ili ja endanĝerigas la salajrulajn rajtojn kaj favoras socian nestabilecon.
La hodiaŭaj protestoj estis provo por la ĝenerala striko okazonta la 29an de Marto 2012. La diferenco ĉe la nombro da manifestaciintoj estis tre granda laŭ la fontoj (sindikataj organizintoj aŭ policaj instancoj).

Bilda fonto: Reuters

Prilaborita fonto: El País


Afganio: Usona armeano ekstermas 16 civilulojn en Kandaharo

Usona soldato, ano de la okupaciaj fortoj en Afganio, eliris el sia bazo kaj direktis siajn paŝojn al tri kamparaj Afganaj vilaĝoj en la provinco Kandaharo (Panjabo), kie enirante en tri domojn, li pafis kontraŭ la tieaj loĝantoj kaj poste li bruligis iliajn korpojn. Entute li senkompate pereigis 16 civilulojn (inter ili naŭ neplenaĝajn infanojn). Ĉi tiu brutala ago okazis post kiam ekestis, lastatempe, aliaj gravaj insultoj kaj ofendoj kontraŭ la Afganoj, iliaj kredoj kaj homaj rajtoj. Ekzemple, en militbazo Usonaj soldatoj urinis sur Afganaj kadavroj kaj bruligis Koranojn. Laŭ lokaj atestintoj ne estis nur unu pafisto sed diversaj soldatoj, ekipataj per helikoptero kaj pezaj armiloj tiuj, kiuj efektivigis la atencon.

Bilda fonto: Reuters

Prilaborita fonto: The New York Times


Ugando, Sudano: Kony 2012

Kony 2012 estas amaskomunikila kampanjo lanĉita de la NRO “Invisible Children” (“Nevideblaj Infanoj”) ĉefe en sociaj retejoj. Joseph Kony estas estro de la “Lord’s Resistance Army” (“Rezista Armeo de Dio”), speco de militantaro kiu devenis el norda Ugando kaj komence miksis fundamentismajn kristanajn ideojn kun politikaj streboj al la justeco. En ĝia ribelo kontraŭ la Uganda registaro, kiu ekis en 1987 la RAD fakiĝis pri la rabado de infanoj, kiujn ĝi devigis fariĝi soldatoj aŭ servistoj. La knabinoj devis deĵori kiel seksaj sklavinoj aŭ iĝi edzinoj de la grupanoj. Estas ene de la RAD infanoj kiuj devas mortigi aliajn infanojn aŭ ties familianojn por pli facile fremdigi kaj direkti ilin. Krome, en siaj atakoj la RAD kutime tranĉas la lipojn, orelojn, nazojn de siaj viktimoj por teruri la lokan loĝantaron. Nuntempe, laŭreporte, ili agadas precipe en Sudano.


Gazao: La Izraela armeo mortigas dek Palestinanojn

Perforta epizodo en Gazao. Aviadilaj atakoj Izraelaj pereigis dek militantojn en la Gazaa strio, dum ĉi tiuj ĵetis tridek rakedojn sur la Izraelan teritorion. Temas pri la plej serioza okazintaĵo depost kelkaj monatoj. Per la unua atako la Izraelanoj trafis aŭton en kiu veturis du Palestinaj popolgvidantoj (temis pri reprezalio pro la ĵetado de du rakedoj el Gazao). Izraelo realigis dumnokte du aliajn aerajn atakojn, kiuj kaŭzis la morton de ok militantoj (la rakedoj ĵetitaj de la palestinaj militantoj fakte vundis tri civilulojn -unu el ili estas en serioza stato).

Prilaborita fonto: The New York Times


La nombro da TEJO-anoj stagnis kaj plu kreskas

Laŭ la verda reta gazeto “Libera Folio” kaj datumoj liveritaj de la organizaĵo mem, TEJO (Tutmonda Esperanto Junularo) pliigis sian nombron da membroj la lastajn jarojn.